• Auteur : http://eo.openoffice.org/
  • Date : 4a januaro 2005 (10a januaro 2005)
  • Licence : GNU Lesser General Public License (LGPL) link_license
  • Logiciel : Apache OpenOffice (Notice Framasoft)

OpenOffice.org

Jen, laux la maniero de The Gimp aux de Mozilla, juveleto senpage disponigita fare de la rondo de la libera programaro, kiel rezulto de obstinema kaj dauxra kunlaboro. Libera similajxo de la komerca programpako Star Office, OpenOffice.org estas kompleta oficika programaro, kiu disponigas :

  • tekstilon (Writer),
  • tabelkalkulilon (Calc),
  • prezentilon (Impress),
  • vektoran desegnadon kaj eldonadon komputile helpatajn PAO (Draw) kaj
  • TTT paghredaktilon
  • datenbankan ghenerilon kaj manipulilon (en la oficiala dokumentaro, legu la paragrafon dedicxita al datenbankoj, kiu proponas al vi klarigojn celante al datenbanka ghenerado per OOo, migrado el MS Access ktp...).

OpenOffice.org jxus publikigis la version 1.1.3 (kiu nur korektas programerarojn) . Tiu libera oficika programaro estas elsxutebla anglalingve kaj ankaux en franca versio. La libera oficika programaro OpenOffice.org (alnomata OOo) estas plurplatforma (gxi estas havebla por Windows, Linux, Macintosh, Solaris kaj FreeBSD).

Gxi estas kongrue legebla kaj skribebla (do, ankaux modifebla) kun la dosieroj venante de la oficika programaro Microsoft Office version XP (kaj de la antauxaj versioj 2000, 97, ktp ...) La kongrueco inter OpenOffice.org kaj la dosieroj de la programaro Microsoft Office estas bonega : gxi do permesas mildan pasigon de unu al la alia, kion ni vin kuragxigas fari senlime. Plie, gxia dosierformato dauxre estas aperta kaj bazighas sur la XML, kio estas garantio de longdauxreco, sendependeco, plenkongrueco kaj alinformada atingo por cxiuj uzantoj.

La antauxa 1.1.2 versio(kiu preskaux nur korektis programerarojn) tamen entenis :

  • la plibonigadon de la kongrueco kun la dosierformato dBase
  • pliajn lokajxarojn
  • la plibonigadon de la eksportado de XML kaj
  • la mempiloto FontOOo, kiu elsxutas kaj instalas tiparojn el diversaj fontoj (speciale sxatinda estas la akceptado de la dosieroj .dbf en la tabelkalkulilon)

La 1.1.1-versio jam entenis plurajn plibonigajxojn kaj novajn funkciarojn interalie :

  • la integradon de la MemPiloto DicOOo por la literumkontroliloj kaj la vortaroj
  • la intersxangeblecon de la decimala punkto
  • la plibonigadon de la import-eksportaj konvertprogramoj
  • novajn kompletigajn ilojn , el kiuj la pli fresxdata estas "PincOOo", la fasketo, kiu permesas kopii la stilojn laux la maniero de la MS Word-a fasketo. El la multnombraj partikularoj de la antauxa 1.1 versio de OpenOffice.org, ni speciale citu :
  • la eksportadon en formato PDF de la realigitaj dokumentoj. Se vi instalas la makroon ExtendedPDF, vi ricevas PDF dosierojn permesante al la hiperligoj kaj la pagxosignoj resti aktivaj ("alklakeblaj") (legu "la Installibro por ExtendedPDF").
  • la prezentilon (Impress) kaj la desegnilon (Draw), kiuj permesas eksporti laux la formato Macromedia Flash (format .swf). Ek de nun oni povas videbligi la cititajn dosierojn en retkrozilo, kiu inkludas la kromprogramon Flash.
  • alireblecajn OOo-opciojn (interalie altkontrasteblecon) por la malbonvidantoj.
  • internaciigajn plibonigadojn (dudirekta kaj vertikala skribado) permesante, ke OpenOffice.org 1.1 estu tradukota al la japana, al la hebrea kaj al multaj aliaj lingvoj.
  • makroregistrilon (t.e. registrilo de auxtomataj taskoj)
  • efikan filtrilon por la dosieroj XML
  • potencan ekvaciredaktilon
  • OpenOffice.org permesas, ke uzantoj eksportu dokumentojn de OpenOffice.org al formatoj kongruantaj kun tiuj, kiuj estas aplikataj por la PDA tiaj, kiaj Palm Pilot kaj Pocket PC
  • OOo nun kongruas kun la datenbankoj MySQL.

OOo lauxigxas licencon GNU LGPL anstataux "Lesser General Public License", tio pli malpli signifas, ke gxi plene kongruas kun la GPL krom tio, ke trukante la kodon de OOo laux siaj bezonoj, oni ne estas devigata submeti la rezulton de siaj trukadoj al licenco GPL (“rekte dirite”, oni perdas la rekursecon de la licenco GPL). Alidirite, iu entrepreno entute povas, sin bazante sur iu versio de OOo, fari produkton patentorajtan kaj komercan.

PS : por instali novajn vortarojn (inkluzive de la Esperanta) :

  1. Dosiero > Mempiloto > instali novajn vortarojn. $(Tio malfermas la dokumenton DicOOo).
  2. Alklaku la elektatan lingvon (ekzemple « Esperanto ») .
  3. Alklaku la rektangulan butonon nomatan « startigi DicOOo ». Sekve plenumu la proceduron, kiun proponas la vortarinstalilo « DicOOo ».
  4. Nepre sciinde : post la instalado de la diversaj vortaroj, necesas restarti OpenOffice.org kaj la rapidan lancxprogramon (dekstren en la taskrubando) por, ke la sxangxoj estu konsiderataj.

Commentaires

<< Poster un message >>
:: question :: précision :: avis :: commentaire :: bug ::

> OOo 1.1.4 W : placer une légnde en haut d’une image , le 15a aprilo 2005 par Apa (0 rép.)

bonjour,

Je souhaite placer ma légende au dessus de l’image concernée. Dans le menu contextuel, le menu "légende"> "position" est grisé, et je ne peux pas choisir... Je n’ai rien trouvé dans l’aide...

Qq1 a une idée ?

MERCI !!

JL

Répondre à ce message

> OpenOffice.org , le 11a februaro 2005 par Jorge Luis Gutiérrez (0 rép.)

Ĉu oni povas fidi la lingvan validecon de programo kiu sin prezentas kiel "oficika" ? De kie oni prenis tiun vorton ?

Répondre à ce message

Informations complémentaires

Informations générales

Juste une image

M O R N I N G. Pushkar M O R N I N G. Pushkar
Creative Commons BY